Siirry offline-tilaan Player FM avulla!
En novembro la reĝaj rezidejoj viziteblaj libere
Manage episode 448181587 series 88957
Dank’ al la kampanjo „Senpaga Novembro” organizata de la pola kulturministerio ekde pli ol 10 jaroj la reĝaj rezidejoj dum tuta monato proksimigas senpage signifan parton de sia oferto.
Kvankam en la lastaj jaroj la senpagan vizitadon de siaj rezidejoj en novembro proponis pli multaj institucioj ekde la nuna jaro la kulturministerio limigis la oferton nur al kvar reĝaj rezidejoj, kiel estis en la komenco mem. Temas pri la Reĝa Kastelo en Varsovio, la Reĝa Kastelo en Krakovo, la varsovia Reĝa-Łazienki Palaca kaj Parka Komplekso kaj la Palaco de Reĝo Johano la 3-a Sobieski en la varsovia Wilanów. Ili partoprenas nunjare la eventon la 13-an fojon.
La atrakcieco de la senpaga vizitado de la Reĝaj Rezidejoj en novembro konsisitas krome en tio, ke dum la senpagaj vizitoj eblas renkontiĝi kun artspecialistoj, sciencistoj kaj esploristoj. Eblas partopreni organizatajn laborrenkontojn kaj specialajn eventojn adresitajn al infanoj kaj plenkreskuloj. Ekzemple meze de novembro en la Palaco de Reĝo Johano la 3-a Sobieski en Wilanów eblos lerni la koretegajn dancojn. En la varsovia Reĝa-Łazienki Palaca kaj Parka Komplekso i.a. eblos lerni la brodadon inspiritan per ĝiaj teatraj tradicioj. La oferto estas multe pli riĉa kaj ĉiu reĝa rezidejo detaligas ĝin en siaj interretaj paĝoj.
El la elsendo 30.10.2024. Legas Gabi – 01′ 48″
https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2024/11/kk_gk_Denove-libere-viziteblaj-regaj-rezidejoj_0148.mp3930 jaksoa

Kaikki jaksot
×Tervetuloa Player FM:n!
Player FM skannaa verkkoa löytääkseen korkealaatuisia podcasteja, joista voit nauttia juuri nyt. Se on paras podcast-sovellus ja toimii Androidilla, iPhonela, ja verkossa. Rekisteröidy sykronoidaksesi tilaukset laitteiden välillä.